Laŭ la peto de mia amiko Edgardo Confessore ĉe facebook (a fendo de la bumerangoj) Mi lasas al vi iujn filmetojn kaj iomete da informoj pri kiel estas farita la mondpokala futbala pilko.
La sudafrika Mondpokala pilko por la Futbala Mondpokalo 2010, estas nomita Adidas jabulani. Farita de Adidas kaj projektita kaj disvolvita en la Universitato de Loughborough, en Britio. La vorto Jabulani signifas en la zulua: festi
La pilko konsistas el 8 termike ligitaj tridimensiaj paneloj, formitaj el etilen-vinila acetato (EVA) kaj termoplastaj poliuretanoj (TPU) por fari tute rondan pilkon.